La Ludo de L'Imitado (2014)

Escrita por capiscuas em 5 junho 2019

Recenzo farita de Anna Lobo:

La 23-a de junio de 1912. Ŝajnas hazarda dato, sed ne kredu je tio. En tiu dato naskiĝas Alan Turing, bebo kiu estonte iĝos matematikisto. Ĉijare 2016 oni festos la 105an jariĝon de lia naskiĝo, kaj omaĝe al li, mi recenzas tiun ĉi filmon kiu rakontas iom pri lia vivo. Ĝi estas usona/brita filmo, kaj ĝi certe plaĉos al tiuj kiuj ŝatas komputiladon kaj historion, ĉefe se temas pri la Dua MondMilito.

Ĝi komencas kun du policanoj kiuj emas paroli kun Alan, pro tio ke li estis ŝtelita. Dum la esplorado ili malkovras ke en la Militaj registroj troviĝas nenio pri lia agado dum la milito, krom ke estis sekretaj aferoj. Pro tia mistera etoso la ĉefa detektivo fokusiĝas pri la persono de Turing, sukcesante venigi lin al policejo por ke li prezentu klarigojn. Dum tiu babilado, oni malkovras ke li intencis rompigi la germanan kodigan maŝinon, per kreado de alia maŝino, kiu povus rompigi ankaŭ ĉiun ajn kodigan maŝinon. Tiu estis freneza celo tiutempe, ke se plenumita, povus ŝanĝi la vojon en kiu la historio estis skribata. Mi certas ke se li ne estus tie tiam, en tiu momento, kaj sen tiu tasko por plenumi... la mondo estus vere alia nuntempe. Mi instigas vin akompani pere de la filmo iom de la vivo de Alan Turing, kiel li ekinteresiĝis pri matematiko kaj kodumado, kiel li alvenis por labori en tiu sekreta afero dum la milito, la obstakloj por atingi tiun preskaŭ neeblan celon en tiu epoko – rompigi la apenaŭ nerompigebla germana maŝino "Enigma". Tiuj malkovroj pri lia agado dum la milito estis sufiĉe novaj, kaj certe mirigis multajn historiistojn. Bonan spektadon!