Russian army recruits complete training and take their posting in late 1980s Afghanistan, where the insurgents are slowly gaining the upper hand.
… la jaro 2157 estas epoko de disfloro de la homa civilizo. Pilotoj de la Grupo de Libera serĉado vagadas tra senlima Universo. La ĉefa heroo, Maksim Kamerer, estas devigata alteriĝi al planedo Sarakŝ, sed jam post kelkaj minutoj lia kosmoŝipo eksplodiĝas kaj li restas malliberulo de ĉi tiu nekonata planedo. Baldaŭ Maksim renkontas homan civilizon. La nivelo de evoluo estas la sama kompare kun la 20-a jarcento sur la Tero. Post multjara nuklea milito sur la planedo regas ekologia krizo, en la socio multas sociaj problemoj kaj establiĝinta paco estas malfirma… Maksim travivas multajn okazaĵojn kaj malfacilaĵojn antaŭ ol li povas savi la planedon…
En daŭrigo de la historio pri Maksim Kamerer ni ekscias, ke li, gvidata de ideoj pri amikeco, amo kaj justeco, sukcesas ŝanĝi la malamikan mondon de la planedo Sarakŝ. Dum li serĉas la solvon, li iĝas soldato de elita gvardio, teroristo, malliberulo kaj punsoldato, li stiras grandegan flugaparaton kaj atingas la Blankan Submarinon kaj epicentron de tanka batalo, li renkontiĝas kun homoj de diversaj vidpunktoj kaj opinioj, kun mutaciintoj, kun la Sorĉisto kaj grandkapuloj. Maksim devas fari malfacilan elekton: li devas preni respondecon por sortoj de tiuj, kiuj tion tute ne atendas, pridubi raciecon kaj netuŝeblecon de leĝoj, laŭ kiuj ekzistas fremda por li mondo. En kruela lukto li ekscias la veron, kiu malsamas kun lia propra.